This website is using cookies

We use cookies to ensure that we give you the best experience on our website. If you continue without changing your settings, we'll assume that you are happy to receive all cookies on this website. 

The page of Arany János, Esperanto biography

Image of Arany János
Arany János
(1817–1882)

Biography

ARANY János [Aranj Janoŝ] (n. la 2-an de marto 1817 en Nagyszalonta, Salonta , m. la 22-an de oktobro 1882) estis hungara poeto. Li estis sendube la plej signifa poezia kreanto en la periodo inter Sándor Petőfi - lia intima amiko - kaj Endre Ady.

Vivovojo

Li naskiĝis la 2-an de marto en 1817 en la urbeto Nagyszalonta, kiu hodiaŭ jam situas en Rumanio. La patro nomiĝis ARANY György, la patrino MEGYERI Sára. Liaj gefratoj jam forpasis antaŭ ol li naskiĝis, escepte de lia fratino, kiu tiutempe jam estis edzino, do Arany plenkreskis kvazaŭ unusola filo. Liaj maljunaj gepatroj aranĝis multon por doni ĉion eblan al sia filo. Arany jam frue ellernis la legadon, kaj legis multe, precipe verkojn de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Li entuziasmiĝis pri la malnoveska uzo de la hungara, tial li dum longa tempo estis malamiko de la hungara lingvonovigo. Same li aŭdis sian patron rakonti torentojn da legendoj pri hajdukoj. Lia interesiĝo pri literaturo rapide kreskis.

Post nelonga tempo la maljuniĝantaj gepatroj devis apogi sin sur la subteno de la 14-jara filo, kiu ricevis postenon de "praeceptor", do helpinstruanto. Per sia salajro li eĉ povis enskribiĝi al la fama reformacia kolegio en Debrecen. Tie li ekamikiĝis kun la samtempa hungara literaturo, kaj eklernis la francan kaj la germanan lingvojn. En la dua jaro li aliĝis al la loka ensemblo, kaj post ĝia rapida disfalo li iĝis vaganta aktoro. Li atingis eĉ Mármarossziget kun la vaganta ensemblo, sed kiam li iun nokton sonĝis, ke lia patrino estas mortanta, li tuj ekcelis sian naskourbon piedirante. Hejme li konfrontiĝis kun la faktoj: dum lia foresto lia patro blindiĝis, kaj lia patrino forpasis nelonge post lia alveno.

Dum la aktoraj jaroj li ekŝatis Shakespeare, kaj la tiutempe multe pridiskutatan verkon Bánk Bán. En tiu tempo li ekinteresiĝis pri la rilato inter arto kaj moralo konvinkiĝante pri tio, ke la plej severa formo de la puno estas konsciencriproĉoj.

Reveninte hejmen li fariĝis la intelekta gvidanto de la eta kamparana komunumo: li aranĝis aferojn, estis helpinstruanto en proksima vilaĝo, subnotario. Li edziĝis al Julianna ERCSEY, la neleĝa filino de loka advokato.

La "silentema homo" - tiu kromnomo gluiĝis al li en Nagyszalonta - plenumis siajn notariajn devojn je elstara nivelo. Li ne malfirmiĝis eĉ en tiaj gravaj situacioj, kiel ekzemple la incendio la 17-an de aprilo 1847, dum kies 12 hora furiozado 2175 domoj fariĝis egalaj al la nenio. Li ekkonis la urbojn Pest kaj Bécs dum misioj en la somero de 1843. Li vivis ege simplan vivon. Baldaŭ li devis prizorgi ankaŭ sian plivastiĝintan familion - Juliska naskiĝis en 1841, kaj László en 1843. Tiutempe li ne multe informiĝis kaj erudiciiĝis, sed lia iama kunstudento el Debrecen, Szilágyi István (pli poste historiisto), kiu iĝis rektoro en Szalonta, instigis lin traduki verkojn de Shakespeare kaj Sofoklo. Arany estis vera memlernanto, lia menso ensorbis ĉion, kion ĝi iam spertis.

Li mortis en Budapeŝto

Literature ::
Translation ::

minimap