Kiam arbaro brulas
ili stulte babiladas pri la beleco de la foliaro.
La fumantajn vulkanojn de l' foraj landoj,
el kiuj fontas morto kaj pereo,
ili trovas pitoreskaj.
Ĉe kirasaŭto ili testas per najlo
la verdan lakon, ĉu ĝi rezistas
kaj ĉu ĝi similas al la propra aŭto.
En la lasta milito ili detruis
duonon de Eŭropo ĝis la fundamentoj, sed tamen
ili rememoras nur pri la konjako en Saint-Nazaire kaj
pri la dolĉaj framboj ĉe la bordo de la Volgo.
Ĉiu sistemo konas ilin: la homojn, kiuj
ne estas pli ol nur tio: servemaj
al ĉiu kaj ĉio. Foje pli grumblaj kaj
foje malpli.
La socialismo, en kiu ili vivas, estas
konataj de tiuj homoj nur pro la fabrikaj surskriboj
kaj pro la salutformulo
sur la leteroj, kiujn ili subskribas.
Ankaŭ la belaj artoj scias pri ilia
efikado: la aĉe falinta persono
sub la bastonoj de sbiroj
ŝajne nur mortis, por ke ili povu
pentri hastan pentraĵon pri tio:
esprimplenan kaj muskolecan..
Ĉar
ili de ĉiuj aĵoj malkovras nur -
la ŝelon,
kaj avidas nur tiun, kaj neniam
penetras ĝis la kerno.
Ili havas nur unu malamikon, kiu turmentas kaj
torturas ilin, kiu ilin embuskas kaj atakas,
kies ĉefkomandejon ili vane serĉas,
ĉar ĝi troviĝas kamuflita kaj enbetonigita,
preskaŭ neatakeble, en
la propra kapo.
Rimarko: sbiro= kruda aŭ kruela policano La poemon mi prenis el la orientgermana eclam-poemkolekto (1975) Günter Kunert "notoj en kreto" (Cezar)