Jókai Mór: Georgo Frater (Fráter György Eszperantó nyelven)
Fráter György (Magyar)LIX. FEJEZET
|
Georgo Frater (Eszperantó)LIX. CHAPITRO Dum sepdek tagoj malterigite
Alvenis la decembro. La transilvania armeo hejmen disighis. Castaldo kaj Sforza Pallavicini siajn militfortojn sendis al vintraj restejoj en Transilvanio. Georgo Frater ankauh la propran korpgardistan regimenton sendis sur ferion: la militirado vintre restis. Je la 12 decembro, je la tago de Andreo alvenis Georgo Frater en sian kastelon de Alvinc, tendarajn lacecon elresti. La kronikisto notis pri tiu tago, ke tiam okazis nekutimaj naturaj mirakloj; tempesto, fulmadis, tondris, falis densa pluvego, posttagmeze hela chielarko brilis, post kio malmola norda vento atakanta, la vetero subite transsaltis en grincantan malvarmegon. Je la tago de Luca chiaj riveroj glaciighis. Castaldo kaj Pallavicini estis post kelkaj tagoj gastoj de Georgo Frater en la kastelo kaj dum la vespermangho ili amuzighis kun li komune. Georgo Frater estis tiel sensuspekta, ke li forsendis ankauh siajn ordinarajn korpgardistojn al Gyulafehervar: Li ne tenis aliulon apud sin mem, kiel Ferenc Vas paghion kaj Mark Ferrari italan sekretarion. Je la tago de Sankta Ojhebo, tri tagoj post post Luca, frumatene frapis sur la porto de la kardinalo la sekretaro Mark Ferrari. Georgo Frater jhuste finis siajn horaojn, li levighis el la preghskabelo. Sia negligha vesto, karapelta kaftano estis sur li. Li malfermis la pordon por sia sekretario. Ferrari tradonis leteron al la kardinalo, kion li malfermis kaj komencis legi. La sekretaro glitigis mortigilon el la vestofingo en sian mankavon. Sed li ne havis kuraghon ekzekvi spektroagon: li retirighis. Kvankam en la pordo staris Pallavicini, kiu repushis kaj la pordon entiris antauh li Tiam Ferrari tien fughis al la kardinalo kaj kun sia ponardo pikis en la kolon. - Kio okazis? – ekkriis Georgo Frater returnante. La murdisto ankorauh unufoje pikis en la kolon. Sed la grandega viro subfaligis la mizerulon kun pugnofrapo kaj la murdilon li eltordis el la mano. Tiam enkuregis la pluaj murdistoj kashighintaj en la flanka chambro, inter ili Pallavicini kaj kun glavopikoj, kun pistolpafoj subfaligis la kardinalon, kiu terenfalis kun krio „Jesuo Maria!” kaj eldonis spiriton. Je la krio antauhen rapidanta paghio, ankauh Ferenc Vas estis subfaligata trapikate kun sep vundoj kaj mortinte lasis lin tie apud sia sinjoro. Poste li tranchis tian orelon de la kardinalo, pro kio li estis fama, ke ghi estis harplena ekde naskigho kaj kiel atestantsignon de ilia heroajho sendis ghin al Ferdinando. Tiel ili lasis la mortanton tie. Ili dividis sian trezoron. El la kastelo de Alvinc chiu forkuris. La paghio rekonsiighanta el vundoj pene iris suben post forigho de la murdistoj kaj fughis en la vilaghon: tie flegis lin la servutuloj kashade ghis li rekonsiighis. La granda homo legis tie, sur la marmoro de la verando dum sepdek tagoj senterigite. Neniu demandadis pri li. Nur kiam sia resanighita paghio alportis sciigon al la fratoj de Gyulafehervar pri la morto de sia sinjoro, ili iris por li kaj enterigis lin en ilia klostro. Sur sia tombosxtono kun tiu epitafio: „Omnibus moriendum est.” (Chiu devas morti.) La franca proverbo diras: „C’est plus qu’un crime; c’est une faute!” (Tiu estas plu ol peko, tiu estas eraro!) Pro la peko la papo donis absolvon al la murdistoj; sed la eraron venghis la nemezo. Perdite Gergon Frater, Ferdinando perdis Transilvanion.
|